Эсперанто с Юлио Баги. Рассказы [Ирина Кротова] (fb2) читать постранично, страница - 79


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

vidas (только теперь я вижу) ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo (что я был на этом грязном шаре: koto – грязь) — la dio (богом).

Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona komplimento, enuiga jugo de la ĉiela graco? De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la "perfekta amo", kie oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur tiam belega poemo, se la muzikon mi komponas al ĝi. Disharmonio kaj ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi vidas ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo — la dio.

— Kaj kiu estis mi (а кем была я)?

— Vi (ты)?! Sole ilo (лишь орудием)!

— Ne (нет)! Dio (богом)!

— Mi diras (я говорю), ke nur ilo (что только орудием).

— Ne! Mi naskis la unuan doloron (я породила первую боль). Tiun doloron (ту боль), el kiu ĝermis ĉiu belo (из которой выросла вся красота = всё прекрасное: ĝermo – зародыш, росток), per kiu nobliĝis la homo (которым облагородился человек: nobla – благородный).

— Kiu donis la konscion pri ĝi (кто дал сознание её: «о ней»)? Mi kaj sole mi (я и только я)!

— Kaj kiu estis mi?

— Vi?! Sole ilo!

— Ne! Dio!

— Mi diras, ke nur ilo.

Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu belo, per kiu nobliĝis la homo.

— Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!

— Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis (создателем: «родителем» горя и тоскливого чувства также я была). Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo (каким образом можно было осознать счастье), se mi ne estus ekzistinta (если бы я не существовала)?

— Mi mem naskis vin (я сам породил тебя), sklavo (раб)! Via ekzisto estis nur malbeno (твоё существование было лишь проклятием), frukton neniam donanta (плода никогда не дающим).

— Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi (неужели благословенными плодами хвастаешься ты), kiu estas spirito de la Malbono mem (кто – дух самого Зла)? Via memo (твоё существо), la disharmonio (дисгармония) estis fatalo via (были судьбой твоей).

— Neniiĝu sklavo (пусть исчезнет раб), atakanta vian sinjoron (нападающий на своего господина)!

— Neniiĝu vi (пусть исчезнешь ты), pro kiu mi estas ekzilita (из-за которого я изгнана).

Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis. Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus ekzistinta?

— Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton neniam donanta.

— Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas spirito de la Malbono mem? Via memo, la disharmonio estis fatalo via.

— Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!

— Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.

La Morto leviĝis (поднялась) kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero (и могучей костлявой рукой она нанесла удар Люциферу), sed perdinte ekvilibron (но потеряв равновесие) falis de la meteoro (упала с метеора). Ankoraŭ ĝi aŭdis la longesonantan raŭkan ridon de Lucifero (всё ещё она слышала долгий: «долгозвучащий» хриплый смех Люцифера) kaj poste (а потом), kiel eta sensignifa planedo (как маленькая ничтожная планета), komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno (начала носиться по новой орбите вокруг какого-то солнца).

La Morto leviĝis kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero, sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro. Ankoraŭ ĝi aŭdis la longesonantan raŭkan ridon de Lucifero kaj poste, kiel eta sensignifa planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.

* * *

La sonĝo finiĝis (сон закончился) kaj la Morto vekiĝinte (проснувшись) ĉirkaŭrigardis kun terura timo (огляделась с ужасным страхом).

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo (тишина царила на сжатых полях Жизни).

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo (резко она протянула руку к косе), kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo (как будто /чтобы/ убедиться в своей могучей собственности) kaj poste (а потом), kun ironia rideto (с насмешливой улыбкой), ekiris por nova rikolto (отправилась за новым урожаем) — al la Marso (к Марсу).

­

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto — al la Marso.