La memoraĵoj de Julia Agripina [Anna öwenstein] (fb2) читать постранично, страница - 134


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Livia  kaj Kaligulo (Boteto en ĉi tiu romano). Aliaj modernaj biografioj tre valoraj por mi estis Claudius  de Barbara Levick  kaj Nero: The End of a Dynasty  de Miriam T. Griffin .

*   Anthony A. Barrett   Agrippina: Sex, Power, and Politics in the Early Empire . Yale , 1996.

Mi aparte dankas S.J.V. Malloch  de la universitato de Nottingham , kiu sendis al mi la tekston de sia artikolo “Gaius’ Bridge at Baiae and Alexander-Imitatio”  unue aperinta en The Classical Quarterly , New Series, Vol. 51, No. 1  (2001), pp. 206-217, eldonita de Cambridge UP .


Dankoj

Mi dankas tri gravajn provlegantojn. La unua kompreneble estis mia edzo Renato Corsetti , kiu legis ĉiun ĉapitron post la tradukado kaj komentis precipe pri neklaraĵoj. Poste venis la detala kontrolado de Lenio Marobin  el Brazilo, kiu atentigis pri anglismoj, gramatikaj eraretoj, mistajpoj, kaj informis pri neoficialaj vortoj. Laste venis la relego de Jorge Rafael Nogueras  el Portoriko, kiu kaptis la malmultajn detalojn maltrafitajn de Renato  kaj Lenio , kaj ankaŭ helpis per pli ĝeneralaj komentoj pri la enhavo.

Notoj pri la traduko

Same kiel miaj aliaj romanoj, ĉi tiu libro estis verkita unue en la angla kaj poste tradukita en Esperanton. Mi ne intencas aldoni ĉi tie detalajn klarigojn pri la traduko kaj pri la Esperantigo de romaj nomoj, ĉar tiuj temoj jam estis abunde traktitaj en la notoj al miaj unuaj du romanoj.

Eble mi tamen devus mencii unu detalon: la oftan transiron al la as-tempo en romano verkita plejparte en la preterito. Ĉar la libro estas verkita tute laŭ la vidpunkto de Agripina  kaj multe eniras ŝiajn pensojn, mi ofte trovis la neceson priskribi okazaĵojn pere de ŝiaj okuloj; fakte temis pri speco de neanoncita nerekta parolado. Kvankam ne aperis la enkondukaj vortoj ŝi pensis , ŝi opiniis , ŝi konstatis , ŝi vidis , ŝi konsideris , ŝi esperis  kaj simile, mi sentis la bezonon transiri al la as-tempo.

Same kiel en miaj aliaj romanoj, mi uzis laŭeble nur Fundamentan kaj oficialigitan vortoprovizon. Jen listo de naŭdeko da neoficialaj vortoj, kiuj aperas en la romano. Kelkaj estas tute ordinaraj kaj ofte uzataj vortoj, kiel ekzemple deprimi, fekunda, investi, koncipi, promocii, stufi kaj simile, kiuj certe meritus oficialigon de la Akademio. Aliaj estas teknikaj vortoj rilate al la roma vivo, partoj de ŝipoj, kaj krome nomoj de bestoj kaj kreskaĵoj.

abako adoleski agnoski akvedukto alianco antrisko arogi ateliero Bakĥo blago brankardo centaŭro ciklameno deprimi dilui dreliko ekzotika fatraso fekunda fortuno fuli furzi galimatio gapi gliro graki grapolo handikapo hasti hermo hidropso hororo hui humuro Iduoj incesto inici inkrusti investi kalmaro kaneli kapriolo kariatido koaguli komato koncipi kremacio kriĉi kulmino Kupido liki liktoro mecenato Meduzo obsedi oho orlo padelo Pajno partnero pekteno perturbi platformo pobo poneo predo Pretora promocii pruo pugo putino rivalo/i rudro satiruso sesterco skroto snufi staki stuci stufi stumbli sturmi ŝakto ŝminki taŭzi tenajlo tetraklino tiko tinuso tribordo tribunuso triktrako varpo vilao vimeno