Libro de Certeco [á'u'lláh] (fb2) читать постранично, страница - 2


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

for de tio, kio estas malpermesita. Liaj ordonoj tamen donis nenian frukton kaj Lia pledado restis senefika. Plurfoje li retiriĝis kaj vivis en soleco. Tiel estis, kvankam tiu eterna Belo alvokadis la homojn al nenio alia, krom al la urbo de Dio. Kiel estas dirite: »Kaj al la tribo de Thamud Ni sendis ilian fraton, Salih. >Ho mia popolo - diris Li - adoru Dion, vi ne havas alian Dion krom Li...< Ili respondis: >Ho Salih, niaj esperoj estis ĝis nun en vi: ĉu vi malpermesas al ni adori tion, kion niaj patroj adoris? Vere, suspektinda ŝajnas al ni tio, al kio vi nin alvokas!<«.7 ĉio tio montriĝis vana, ĝis finfine eksonis granda kriado kaj ĉiujn kaptis kompleta pereo.

Poste la beleco de la vizaĝo de la Amiko de Dio[7] aperis el trans la vualo kaj nova standardo de la dia gvidado estis levita. Ju pli flame Li admonadis ilin, des pli sovaĝa iĝadis la envio kaj obstineco de la popolo, escepte de tiuj, kiuj komplete malligis siajn korojn de ĉio krom Dio, kaj supreniĝis per la flugiloj de certeco al la stato, kiun Dio levis ekster la homan komprenon. Estas bone sciate, ke armeo da malamikoj sieĝis Lin, ĝis fine la fajroj de envio kaj ribelo estis flamigitaj kontraŭ Li. Post kiam okazis la epizodo kun la fajro, Li, la lampo de Dio inter la homoj, estis elpelita el sia urbo, kiel rakontas ĉiuj libroj kaj kronikoj.

Kaj kiam Liaj tagoj finiĝis, venis la vico de Moseo. Armita per la vergo de ĉiela regado, ornamita per la blanka mano de dia sciado, venanta el la Parano de amo de Dio, kaj mastranta la serpentojn de potenco kaj eterna majesteco, Li ekbrilis de la Sinaj-monto de lumo sur la mondon. Li alvokis ĉiujn popolojn kaj gentojn de la tero al la regno de eterneco kaj proponis +al ili la frukton de la arbo de fideleco. Certe vi scias pri la furioza kontraŭstarado de Faraono kaj lia popolo kaj pri la ŝtonoj de vanaj imagaĵoj, kiujn la manoj de nekredantoj ĵetadis sur tiun benitan Arbon. Tiagrada estis la kontraŭstarado de Faraono kaj lia popolo, ke fine ili leviĝis kaj streĉis ĉiujn fortojn por es- tingi per la akvo de falso kaj neado la fajron de tiu sankta Arbo, forgesante pri la vero, ke neniu tera akvo povas estingi la fla- mon de la dia saĝeco, kaj neniuj mortemaj blovoj povas estingi la lampon de la eterna regado. Kontraŭe, tia akvo povas nur intensigi la bruladon de la flamo kaj tiaj blovoj povas nur certigi la sekurecon de la lampo, se vi rigardos tion per la okulo de la interna vido kaj paŝos la vojon de la sankta volo kaj plaĉo de Dio. Kiel prave rimarkis kredanto el la gento de Faraono, kies historio estas priskribita de la Plejgora en Lia Libro, revelaciita al Lia Amato: »Kaj unu homo el la familio de Faraono, kiu estis kredanto kaj kaŝadis sian kredon, diris: >ĉu vi mortigos homon tial, ke Li diras: mia Sinjoro estas Dio, se Li jam venis al vi kun la signoj de via Sinjoro? Se Li estas mensogulo, Lia mensogo restos sur Li, sed se Li estas homo de vero, parto de tio, kion Li minacas, falos sur vin. Vere, Dio ne gvidas tiun, kiu estas leĝrompanto, mensogulo.<«[8] Finfine, tiel granda estis ilia mal- nobleco, ke tiu sama kredanto estis kondamnita je malhonora morto. »La malbeno de Dio estu sur la popolo de tiranoj.«10

13. Kaj nun pripensu tiujn ĉi aferojn. Kio povis kaŭzi tian malkonsenton kaj konflikton? Kial okazas, ke la alvenon de ĉiu vera Malkaŝanto de Dio akompanas tia malpaco kaj tumulto, tia tiraneco kaj konfuzego? Ĉio ĉi okazas malgraŭ la fakto, ke ĉiuj Profetoj de Dio, kiam ajn senditaj al la popoloj de la mondo, egale antaŭdiris alvenon de alia Profeto post ili mem kaj difi- nis signojn, kiuj anoncos la alvenon de la nova epoko. Tion ĉi atestas la enhavo de ĉiuj sanktaj libroj. Kial do okazas, ke mal- graŭ la atendado, kun kiu la homoj serĉas la Malkaŝanton de Sankteco, kaj malgraŭ la signoj, priskribitaj en la sanktaj libroj, tiaj agoj de perforto, persekutado kaj krueleco estis plenumataj en ĉiuj tempoj kaj cikloj kontraŭ ĉiuj Profetoj kaj Elektitoj de Dio? Tiel, kiel Li diris: : »Kiomfoje Apostolo venas al vi kun tio, kion viaj animoj ne deziras, vi fieriĝas, akuzante kelkajn pri trompo kaj mortigante aliajn.«n

14- Konsideru, kio povas esti la kialo de tiaj faroj? Kio po- vis instigi tian konduton kontraŭ la Malkaŝantoj de la beleco de la Plejglora? Kio en la pasintaj tagoj estis la kaŭzo de malakcepto kaj kontraŭstarado flanke de tiuj homoj, tio kon- dukis ankaŭ nun al obstineco la homojn de tiu ĉi epoko. Aserto, ke la atesto de Providenco estis nekompleta, ke tio estis sekve la kaŭzo de malakcepto flanke de la homoj, estas nur malkaŝa blasfemo. Kiel malproksime de la favoro de l' Malavarega Dio kaj de Lia ama zorgemo kaj bonvolema kompatemo estas elekti unu el inter ĉiuj homoj por la gvidado de Siaj kreitoj, kaj ne havigante al Li plenan mezuron de Siaj diaj pruvoj, aliflanke puni severe Sian popolon pro tio, ke ĝi turniĝis for de Lia Elek- tito! Ne, la multspecaj malavaraĵoj de la Sinjoro de ĉiuj estaĵoj ĉirkaŭbrakadis en ĉiuj tempoj, pere de l' Malkaŝantoj de Lia dia Esenco, la teron kaj ĉiujn, kiuj vivas sur ĝi. Eĉ por momento Lia favoro ne estis retenita, nek la pluvoj de Lia amemo ĉesis faladi sur la homaron. Tia konduto, sekve, povas esti atribuita al nenio alia ol malgrandanimeco de tiuj, kiuj paŝas en la valo de fiereco kaj malhumileco, estas vojperdintaj en la sovaĝejo de malproksimeco, iras la vojon de siaj vanaj imagaĵoj kaj sekuras la ordonoj de la gvidantoj de sia religio. Ilia ĉefa celo estas nura kontraŭstarado, ilia sola deziro estas ignori la veron. Al ĉiu rimarkema observanto estas evidente kaj klare, ke se tiuj homoj en la tago de ĉiu el la Malkaŝantoj de la Suno de l' Vero liberigus siajn okulojn, orelojn kaj korojn de ĉio, kion ili estis vidintaj, aŭdintaj kaj sentintaj, certe ili ne estus senigitaj de

nKorano 2:87

ekvido de la belo de Dio, nek ili devojiĝus for de la loĝejo de gloro. Sed juĝinte la ateston de Dio laŭ la kriterio de sia propra scio, rikoltita en la instruoj de siaj religiaj gvidantoj, kaj trov- inte ĝin diferenca de sia propra limigita kompreno, ili leviĝis por plenumi tiajn maldecajn farojn.

15. Religiaj gvidantoj en ĉiu epoko malhelpis sian anaron atingi la bordojn de la eterna savo, ĉar ili tenis en sia potenco la bir- don de la aŭtoritato. Kelkaj pro avido je gvidanteco, aliaj pro manko de scio kaj kompreno estis kaŭzo de la mizero de la ho- moj. Pro ilia sankcio kaj aŭtoritato ĉiu Profeto de Dio trinkis el la pokalo de sinofero kaj direktis la flugon al la altaĵoj de gloro. Kiajn nepriskribeblajn kruelaĵojn tiuj, kiuj okupis la postenojn de aŭtoritato kaj instruiteco, suferigis la verajn Monarĥojn de la mondo, tiujn Gemojn de dia virto! Kontentaj pro pasema regado ili senigis sin de eterna aŭtoritato. Tial iliaj okuloj ne vidis la lumon de la vizaĝo de Plejamato, nek iliaj oreloj aŭdis la dolĉajn melodiojn de la Birdo de Deziro. Pro tiu ĉi kaŭzo en ĉiuj sanktaj libroj mencioj estas faritaj pri la ekleziuloj de ĉiu epoko. Tiel Li diris: »Ho anaro de la Libro! Kial vi ne kredas la signojn de Dio, kies atestantoj vi mem estis?«[9] Li diris ankaŭ: »Ho anaro de la Libro! Kial vi vestas la veron per malvero? Kial vi konscie kaŝas la veron?«[10] Kaj aliloke Li diris: »Diru, ho anaro de la Libro, kial vi forpelas kredantojn de la vojo de Dio?«[11] Evidente estas, ke kiel la »anaro de la Libro«, kiu for- pelis siajn proksimulojn de la rekta vojo de Dio, konsiderataj estas ĝuste la ekleziuloj de tiu epoko, kies nomoj kaj karakteroj estis konigitaj en la sanktaj libroj kaj aluditaj en la versoj kaj enskribitaj tie tradicioj, se vi observos tion per la okulo de Dio.

Kun fiksa kaj firma rigardo, naskita de la senerara okulo de Dio, ekzamenu dum kelka tempo la horizonton de la dia konado kaj meditu pri tiuj vortoj de perfekteco, kiun la Eternulo revelaciis, por ke la misteroj de dia saĝeco, kaŝitaj ĝis nun post la vualo de gloro kaj gardataj en la tabernaklo de Lia favoro, malkaŝitaj estu al vi. La neado kaj protestado de tiuj religiaj gvidantoj estis ŝuldata ĉefe al ilia manko de scio kaj kompreno. Tiujn vortojn, eldiritajn de la Malkaŝantoj de la belo de la sola vera Dio, prezentantajn la signojn, kiuj devis anonci la aperon de la venanta Diosendito, ili neniam komprenis nek penetris. Tial ili levis la standardon de ribelo kaj kaŭzis konfuzon kaj tumulton. Evidente kaj klare estas, ke la vera signifo de la paroloj de la Birdoj de Eterneco estas revelaciita al neniu krom tiuj, kiuj elmontras en si la Eternan Estaĵon, kaj la melodioj de la Najtingalo de Sankteco povas atingi nenies orelojn krom tiuj de la loĝantoj de la eterna regno. La kopto de tiraneco neniam povas trinki el la pokalo, tuŝita de la