Libro de Certeco [á'u'lláh] (fb2) читать постранично


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Libro de Certeco

Baha'u'llah

La Kitab-i-iqan de Baha'u'llah laŭ la angla traduko de SHOGHI EFFENDI tradukis Lidia Zamenhof

Transskribita el paperaj originaloj de Marcel Marien, Ireneusz Bobrzak, Nicholas Bridgewater, kun kontrola laboro de Marcel Marien

Prespretigita, kompletigita kaj korektita de Joop Kiefte por la Bahaa Esperanto-ligo

Provlegita de Anneke Schouten-Buys PROVLEGA VERSIO 9f57c8

Sendu viajn korektojn ĉiam kun la versio menciita ĉi-supre, indiko de parto kaj indiko de verso, se aplikebla.

Tio ĉi estas Tago, en kiu la atesto de la Sinjoro estas plenumita, Tago, en kiu la Vorto de Dio estas aperigita, kaj Lia Pruvo firme starigita. Lia voĉo alvokas vin al tio, kio alportos al vi bonon, kaj ordonas al vi observi tion, kio proksimigos vin al Dio, la Sinjoro de Revelacio.

Baha'u'llah

ANTAŬPAROLO AL LA ANGLA VERSIO

Jen estas unu plia provo prezenti al la Okcidento, en traduko kiel ajn neperfekta, tiun ĉi libron de senegala signifo inter la verkoj de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio. Espereble ĝi helpos aliajn en ilia penado pri tio, kio devas esti iam konseridata kiel neatingebla celo - pli taŭga prezento de la senkomparaj paroloj de Baha'u'llah.

Shoghi

PARTO UNUA

EN LA NOMO DE NIA SINJORO, LA SUPERECA, LA PLE- JALTA.

1. Neniu atingos la bordojn de la oceano de l' vera kompreno, se li ne malligos sian koron de ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero. Sanktigu viajn ani- mojn, ho vi, loĝantoj de la mondo, por ke vi atingu tiun staton, kiun Dio por vi destinis kaj eniru tiel la tabernaklon, kiu, laŭ la decido de Providenco, estas starigita sub la firmamento de la Bayan.

La esenco de tiuj ĉi vortoj estas jena: tiuj, kiuj iras la vojon de kredo, tiuj, kiuj soifas la vinon de certeco, devas purigi sin de ĉio, kio estas tera: ili devas purigi siajn orelojn de senenhavaj elpensaĵoj, siajn mensojn de vantaj imagoj, siajn korojn de mon- daj sentoj, siajn okulojn de tio, kio pereos. Ili devas konfidi sin al Dio, kaj, forte kroĉante sin al Li, iri Lian vojon. Tiam ili iĝos indaj je la brillumaj gloroj de la suno de l' dia kono kaj kompreno kaj ricevos favoron, kiu estas senfina kaj nevidebla, ĉar homo neniam povas esperi atingi la kornon de la Plejglora, neniam li povas trinki el la torento de l' dia sciado kaj saĝo, neniam povas eniri la restadejon de l' senmorteco nek ricevi par- ton el la pokalo de dia proksimeco kaj favoro, antaŭ ol li ĉesos rigardi la vortojn kaj farojn de mortemuloj kiel kriterion de la vera kompreno kaj ekkono de Dio kaj Liaj Profetoj.

Konsideru la pasintecon. Kiel multe da homoj, kaj altaj, kaj malaltaj, sopire atendadis en ĉiuj tempoj aperon de Manifestiĝoj de Dio en la sanktaj personoj de Liaj elektitoj. Kiel ofte ili atendadis Lian venon, kiel fervore ili preĝadis, ke la vento de la dia favoro ekblovu kaj la promesita Belo elpaŝu el trans la vualoj de kaŝiteco kaj estu konigita al la tuta mondo. Sed kiomfoje la portalo de favoro malfermiĝis kaj la nuboj de la dia malavareco verŝis sian pluvon sur la homaron kaj la lumo de la Nevidebla ekbrilis super la horizonto de la ĉiela potenco, ili ĉiuj malakceptis Lin kaj turniĝis for de lia vizaĝo - lia vizaĝo de Dio mem. Por konvinkiĝi pri tiu ĉi vero turnu vin al tio, kio estas priskribita en ĉiu sankta Libro.

Pripensu dum momento kaj konsideru tion, kio estis la kaŭzo de tia malakcepto flanke de tiuj, kiuj serĉados kun tia fervoro kaj sopiro. Iliaj atakoj estis pli sovaĝaj, ol lango aŭ plumo po- vas priskribi. Aperite nek unu Malkaŝanto de Sankteco, kiu ne estis turmentata per malakcepto, malkonfeso kaj akra kontraŭs- tarado de tiuj, kiuj Lin ĉirkaŭis. Tiel estis dirite: »Ho mizereco de la homoj! Venas al ili nek unu Diosenditio, kiun ili ne priridas moke^[1] Aliloke li diras: »Ĉiu nacio intrigis malglore kontraŭ sia Diosendito, por meti perforte la manon sur Lin, kaj disputis per vanaj vortoj, penante senvalorigi la veron.«[2]

En simila maniero la vortojn, kiuj elŝprucis el la fonto de po- tenco kaj malsuprenvenis el la ĉielo de gloro, estas nekalkuleblaj kaj ekster la ordinara kompreno de homo. Al tiuj, kiuj posedas la veran komprenon kaj la internan vidon, la surao pri Hud su- fiĉas sendube. Konsideru dum momento tiujn sanktajn vortojn en via koro kaj kun plenegoa korpureco penu ekkompreni ilian signifon. Konsideru la mirindan konduton de la Profetoj kaj re- memoru la kalumniojn kaj malkonfesojn, venintajn el la buŝoj de la infanoj de neado kaj falso, por ke vi igu la birdon de la homa koro direkti sian flugon for de la restejoj de senatento kaj dubo al la nesto de kredo kaj certeco, trinki el la pura akvaro de pratempa saĝo kaj gustumi la frukton de la arbo de dia sciado. Tia estas la donaĵo de la pano, malsuprenveninta el la sferoj de eterneco kaj sankteco, kiun ricevas korpurulo.

Se vi ekkonos la maljustaĵojn suferigitajn abunde al la Pro- fetoj de Dio, kaj ekkomprenos la verajn kaŭzojn de la kontraŭ- paroloj, kiujn voĉis iliaj persekutantoj, vi certe rekontos la sig- nifon de ilia pozicio. Plie, ju pli detale vi observos la neadon de tiuj, kiuj kontraŭstaris la Malkaŝantojn de la diaj atributoj, des pli firma estos via kredado en la afero de Dio. Mallonga mencio estos sekve farita en ĉi tiu tabuleto pri diversaj okazoj, koncernantaj la Profetojn de Dio, por ke ili elmontru la veron, ke en ĉiuj jarcentoj kaj epokoj la Malkaŝantoj de potenco kaj gloro estis subigitaj al tiel malindegaj kruelaĵoj, ke neniu plumo kuraĝas ilin priskribi. Helpu tio al iom da homoj, ke ili ĉesu lasi sin maltrankviligi per kriado kaj protestado de ekleziuloj kaj malsaĝuloj de ĉi tiu epoko, kaj igu ĝin ilin fortiĝi en la fido kaj certeco.

Inter la Profetoj estis Noa. Dum naŭcent kvindek jaroj Li admonadis preĝe sian popolon kaj alvokadis ĝin al la ĉielo de certeco kaj paco. Neniu tamen atentis Lian vokadon. Ĉiu-tage oni suferigadis al Li tiajn dolorojn kaj turmentojn, ke neniu kredis, ke Li tion postvivos. Kiel ofte ili Lin malkonfesis, kiel malamike ili menciis siajn suspektojn kontraŭ Li! Tiel estis di- rante: »Kaj kiomfoje aro de liaj samgentanoj pasis preter Li, ili mokis Lin. Li diris al ili: >Kvankam vi mokas nin nun, ni mokos vin poste, kiel vi nun nin mokas. En la fino vi scios.<«[3] Longan tempon Li plurfoje promesis venkon al siaj kunuloj kaj difinis ĝian horon. Sed kiam la horo ekbatis, la dia promeso ne estis plenumita. Tio ĉi kaŭzis, ke kelkaj el la malgranda nombro de Diaj sekvantoj turnis sin for de Li, kaj pri tio ĉi atestas la vortoj de la plej bone konataj libroj. Certe vi legis ĉi tion, kaj se ne, vi legos sendube. En la fino, kiel diras la libroj kaj tradicioj, restis kun Li apenaŭ kvardek aŭ sepdek du el Liaj disĉiploj. Fine Li laŭte ekkriis el la fundo de sia estaĵo: »Sinjoro! Lasu en la lando eĉ ne unu solan loĝanton el la nekreduntoj!«.[4]

8. Kaj nun pripensu kaj konsideru dum momento la obstinecon de tiuj homoj. Kio povis esti la kaŭzo de tiu ilia malkonfesado kaj flankiĝado? Kio povis instigi ilin rifuzi formeti la mantelon de malkonfeso kaj vesti sin per la rolo de akcepto? Plie, kio povis kaŭzi la neplenumiĝon de la dia promeso, kiu igis la serĉantojn forĵeti tion, kion ili estis akceptintaj? Meditu profunde, por ke la sekretaj aferoj nevideblaj estu malkaŝita al vi, por ke vi enflaru la dolĉecon de spirita kaj senperea aromo, kaj por ke vi ekkonu la veron, ke de tempo nememorebla ĝis eterneco la ĉiopova provadis kaj provados plue Siajn servantojn, por ke lumo estu distingita de mallumo, praveco de malpraveco, gvidado de erarado, feliĉo de mizero kaj rozoj de dornoj. Ĝuste kiel Li diris: »ĉu la homoj pensas, ke kiam ili diras: >Mi kredas<, ili estos lasitaj libere kaj ne estos provataj?«[5]

Kaj post Noa la lumo de la vizaĝo de Hud ekbrilis super la horizonto de la kreitaro. Dum preskaŭ sepcent jaroj, laŭ la rakontoj de homoj, Li alvokadis la popolon, ke ĝi turnu sian vizaĝon kaj proksimiĝu al la Ridvan de la dia apudesto. Kiaj pluvoj de afliktoj falis sur Lin, ĝis fine Liaj konsiloj portis la frukton de kreskanta ribelemo kaj Lia persista penado finiĝis per obstina blindeco de Lia popolo! »Kaj la nekredo kreskigos nur por la nekredantoj ilian propran pereon.«[6]

Kaj post Li aperis el la Ridvan de la Eterna, de la Nevidebla, la sankta persono de Salih, kiu alvokadis la homojn al la rivero de ĉiamdaŭra vivo. Dum pli ol cent jaroj Li admonadis ilin persisti fidele en la ordonoj de Dio kaj teni sin