La memoraĵoj de Julia Agripina [Anna öwenstein] (fb2) читать постранично, страница - 133


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

pensis indigne ke ili gratos la kahelojn.

Ŝi devas leviĝi, ŝi nepre eliru de ĉi tie. Ŝi tordiĝis, baraktante per la piedoj sur la glitaj kaheloj. Senespero donis al ŝi forton. Ŝi sukcesis levi la supran parton de sia korpo, kaj konstatis, ke ŝi rigardas la genuojn de la viro sub la jupo de lia tuniko. La suba rando de la tuniko estas eluzita kun pendantaj fadenetoj. Li faris unu paŝon malantaŭen.

Ŝi ankoraŭ luktis por levi sin, sed ŝiaj brakoj ne plu kapablis teni ŝin. Ŝi bezonis aeron, sed estis kvazaŭ fera bendo estus krampita ĉirkaŭ ŝia brusto. Ŝi spasmis kaj gapis, sed la bendo premegis ŝin, tiriĝante pli kaj pli fortege. Ŝiaj pulmoj brulis. Io alproksimiĝis, nebula formo, dissolviĝanta kaj gutanta. Klingo sange ŝlimaĉa.

“Mia filo!” ŝi provis diri, sed kvazaŭ en sonĝo ne eblis elirigi sonon.

La grasa odoraĉo de oleo, la senaera mallumo de la ĉambro. La malhelon apenaŭ trapikis la flava flameto de la lampo. Iam la pordo svinge malfermiĝis kaj ekstere estis taglumo, poste ĝi malfermiĝis denove kaj mi vidis la stelojn. Iu viŝis mian frunton per malvarma, trempita tuko, kaj mi sentis la akvon sekiĝi sur mia haŭto. Mano tenis tason al miaj lipoj, vizaĝo naĝis miadirekten tra la mallumo, voĉoj donis ordonojn: mi spiru, mi puŝu. De tempo al tempo mi konsciis pri murmurado inter la virinoj. Mi tute ne sciis, kiom da ili ĉeestas – foje estis unu virino, foje alia.

Mi petegis Metrodora n, ke ŝi lasu min kuŝi, sed ŝi ĉiam respondis: Ne nun, poste . Mia sola deziro estis surlitiĝi kaj kuŝi tie kaj transdoni min al la afero reganta mian korpon por ke ĝi konsumu min komplete – sed la lito estis tiel alta, ke levi min sur ĝin estis same nefareble kiel grimpi sur monton. Tiru malsupren la mentonon  – mi aŭdis ilajn vortojn – eligu la kapon, atente, atente,  kaj mi sciis, ke kiam la kapo estos ekstere, la plej malbona parto estos pasinta. Mi sentis alvenon de granda kriego kaj mi cedis al ĝi, ondon post ondo, ĝi elpuŝis sin perforte el mia buŝo, mia nazo, miaj okuloj. Kaj tiam mi aŭdis la bebon plori.

La pordo malfermiĝis kaj Metrodora  staris nigra kontraŭ la grizo de la krepusko kun Lucio en siaj brakoj. La ĉielo malantaŭ ŝi estis striita ruĝe. Dum leviĝis la brilanta ĉaro de la suno, amasego da birdoj flugis supren en la aeron, kirliĝante kaj tordiĝante en ĝojplenaj svingiĝoj, kvazaŭ nevidebla mano tirus gigantan ŝalon tra la ĉielo. La bruo de miloj kaj miloj da etaj gorĝoj plenigis la aeron per granda glorkrio, kaj mi vidis mian filon Lucio siluete kontraŭ la lumo kun konturoj ĉielarke oritaj de brilaj koloroj.


Postparolo

Fontoj

La historia Agripina  vere verkis siajn memoraĵojn. Ni scias tion, ĉar ili estas menciitaj de la historiisto Tacito (ĉ. 56 – ĉ. 120 pK). Li rakontas en siaj Analoj , ke Agripina  verkis pri sia vivo kaj ties okazintaĵoj por la posteuloj * .

*   Tacitus   Annales  libro IV, ĉap. 53.

Kelkaj informoj ĉerpitaj el ŝiaj memoraĵoj aperas ankaŭ en Natur-historio , eksterordinara enciklopedio de la antikva mondo verkita de la pli aĝa Plinio (23/24 – 79 pK). Li citas ŝian verkon rilate al la longa kaj malfacila nasko de ŝia filo Nerono, kun la piedoj unue. Alia persona informo en Natur-historio  tre verŝajne venis el la memoraĵoj de Agripina : la kurioza fakto ke ŝi havis duoblan kojnodenton ĉe la dekstra supra makzelo. *  Tio ŝajnas malebla, kaj mi supozas, ke ŝia dento pli verŝajne estis fendita aŭ alimaniere misformita, tiel ke ĝi donis impreson esti duopa.

*   Plinius maior   Naturalis Historia  libro VII, ĉapitroj. 45 kaj 71.

Krom tiaj citaĵetoj la memoraĵoj mem ne travivis, kvankam oni povas supozi, ke iuj informoj en la Analoj , precipe rilate al la traŭma historio de ŝia patrino, venis el tiu fonto. Ilia malapero lasas nerezisteblan truon por verkisto de romanoj.

Aliaj gravaj historiaj fontoj por la okazaĵoj priskribitaj en ĉi tiu romano estas la biografioj de la fruaj romaj imperiestroj verkitaj de Suetonio (ĉ. 69 – post 122), kaj la historioj de Diono Kasio (ĉ. 155 – ĉ. 235).

Necesas mencii ankaŭ du interesajn fikciajn fontojn. Unu estas la tragedio Oktavia , en kiu aperas drama priskribo de la ŝippereo, kiu preskaŭ mortigis Agripina n. Laŭ tradicio, tiu teatraĵo estis verkita de Seneko (ĉ. 4 aK – 65 pK), sed modernaj historiistoj opinias, ke ĝi pli probable estis verkita kelkajn jardekojn post lia morto. Tamen la alia verŝajne vere estis verkita de Seneko; tio estas satira verko kun la titolo Apokolokyntosis Claudii , kiun oni kutime tradukas kiel “La kukurbiĝo de la dio Klaŭdio”. Ambaŭ tiuj verkoj estis tradukitaj en Esperanton de Gerrit Berveling * .

*   Seneca   Oktavia  kaj La apokolokintozo de l' Dia Klaŭdio, ambaŭ tradukitaj de G. Berveling . FEL, Antwerpen , 1988, kaj VoKo, Breda , 1990.

Krome en antikvaj fontoj aperas multaj aludetoj al la homoj kaj okazaĵoj de ĉi tiu romano, ekzemple en la leteroj kaj aliaj verkoj de Seneko, en la poemoj de Juvenalo kaj Marcialo, kaj aliaj.

Krom la antikvaj fontoj, mia prezento de Agripina  ŝuldiĝas grandparte al la historiaj tekstoj de Anthony A. Barrett , precipe lia biografio Agrippina * . Krome mi abunde utiligis liajn biografiojn de